|
|
|
a 18-19-an de aprilo 2005 en Oksford Brookes Universitato (Britio) okazis Internacia konferenco «EuroEducation 2005». Partoprenis 14 landoj: Aŭstrio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Hindio, Kazaĥio, Latvio, Pollando, Rusio, Svisio, Ukrainio, Usono. Prelegis kaj prelegetis kelkdek sciencistoj, precipe universitataj rektoroj kaj direktoroj de scienc-esploraj institucioj. Kelkaj prelegoj kaj scienc-praktikaj komunikoj estis eksterordinare interesaj. Speciale mi notus elpaŝon de Prof. Lev P. Kura-kov el Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato. Argumentinte per konkretaj faktoj kaj ciferoj li rakontis pri grandiozaj sciencaj esploroj kaj amasaj eldonoj de la preparitaj en la universitato altkvalitaj lerniloj, monografioj. Spertinterŝanĝe li prezentis «sekretojn de la kuirejo» – kiel povas la universitato ne nur sukcese funkcii, sed ankaŭ prosperi en la rusiaj kondiĉoj, kiam la registaro pli kaj pli flankiĝas de siaj devoj kaj financaj kontribuoj rilate la sferon de instruado. Ne malpli grandan publikan intereson naskis prelegeto de juristo Prof. Viktor D. Perevalov el la fama ankoraŭ de Sovetia epoko jura superlernejo – Urala Ŝtata Jurscienca Akademio, en kies aŭditorioj lernas 12 mil studentoj – estontaj juristoj. Laŭ lia opinio la plej ĉefa argumento en la ekspresa evoluo ne nur de edukado, sed ankaŭ de ekonomiko, industrio ktp estas juro, ĉar sen juraj normoj ne povas funkcii kiu ajn sfero de homa agado, ne eblas ankaŭ sukcesa integriĝo en la klerigado kaj edukado. En ĉi-artikoleto mi volus pli-malpli detale priskribi programajn momentojn, rilatajn al Esperanto, kiuj sonis dum la konferenco. Paro da elpaŝintoj nur tuŝetis la lingvoproblemon, diris, ke lingvaj baroj faras neebla solvi problemon de integriĝo en edukado; proponis instrui studentojn en la naciaj lingvoj – en la propraj landoj kaj en Oksfordo ili nur ekzameniĝu (en kiu lingvo – restas demando). En la konferencan programon estis inkludita anglalingva prelegeto de EProf. Liana I. Tuĥvatullina «Internacia komunikado en kondiĉoj de superlerneja integro». La prelegeton sukcesan taktike, enhave kaj strategie mi ne analizos, ĉar opinias utila publikigi ĝin sen ajna ŝanĝo. Mi nur volus citi kelkajn opiniojn de neordinaraj personoj rilate la elpaŝon. Prof. Lev P. Kurakov, rektoro de Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato: «Vi tuŝis tre interesan kaj gravan problemon, kiun ĉiuj ial prisilentas...». Ĵanna N. Budjonnaja, direktoro de Tutrusia Scienc-esplora instituto pri standartigo kaj sertifikado en maŝinindustrio: «Vi havis mirinde interesan prelegon. Mi volus renkontiĝi kun vi en Moskvo, aŭskulti, pridisputi pli detale vian pozicion...». Prof. Viktor D. Perevalov, rektoro de Urala Ŝtata Jurscienca Akademio, la unua vicprezidanto de Rusia Jurista Unio: «La problemo de komuna helplingvo, kies rolon povus ludi Esperanto, ŝajnas tute klara. Ĝi estas tiom akra kaj grava, ke por kontribui al la solvo de la problemo en Rusio kaj poste eble sur la internacia nivelo la Rusia Jurista Unio pretas kunlabori kun la Rusia Esperanto-Asocio kaj enplekti siajn fortojn kaj eblojn». Prof. Vladimir L. Geiĥman, Prezidanto de Rusia Jura Akademio ĉe Ministerio pri Justico de RF: «Sen kiu ajn dubo la prelego estis la plej enhava rilate la konferencan temon, la plej interesa kaj havanta tute originalajn kaj meritajn por atento proponojn por solvo de integrigaj tuthomaraj problemoj en edukado kaj en aliaj sferoj. Mi gratulas...». Tamen antaŭ ol veni al mem prelegeto de Liana Tuĥvatullina mi menciu ankoraŭ almenaŭ tri dumkonferencajn detalojn: 1. Prof. Clive Wildish [klajv ŭajldiŝ], direktoro de la Biznesa superlernejo ĉe Oksforda Brookes Universitato, menciinte internaciajn ligojn de la lernejo, diris ke la Oksforda superlernejo fieras pri sia kunlaboro kun la hodiaŭa Ĉinio mirinde progresema en la biznesa sfero. 2. La dua preleganto Prof. Laszlo Lang [laslo lang], direktoro de Internacia biznes-lernejo Budapeŝto, fieris pri la kunlaboro kun Oksforda Brookes Universitato, menciante tamen pri nepra kondiĉo en kunlabora kontrakto akcepti la postulon efektivigi lernprocezon ne en la hungara, sed en la angla. 3. Atentante la argumentojn (en la unua kaj dua punktoj) el la konferenca salono sekvis demando al la preleginto Lang: «Estimata profesoro, kiel menciis la unua preleginto, Oksford fieras pri sia kunlaboro kun la prosperanta Ĉinio kaj deziras ricevi maksimumon de tiu kunlaboro. Vi fieras, ke hungaraj studentoj lernas en Hungario laŭ Oksforda studplano, kvankam por tio ili devis rifuzi de la gepatra lingvo, studi kaj uzi en la lernado la anglan por ricevi bezonatajn sciojn. Kion devas fari Oksfordo por ricevi maksimumon de la ĉinia sperto – ĉu rifuzi de la angla kaj ekposedi la ĉinan? Aŭ ekzistas iu alia vojo?». La demando konsternis la profesoron, la respondo sekvis jena: «Jes, la demando estas eksterordinare bona, sed respondon al ĝi mi ne havas». Malgraŭ la grandegaj sukcesoj, kiujn havas Hungario en E-instruado (vd ĉe http://www.esperanto.hu/hu-lernejo.htm). * La artikolo estis publikigita en revuo "Scienco kaj Kulturo", N 2(58)2005.
EProf. Liana I.
Tuĥvatullina, Internacia komunikado
|
|
F |
ine de la miljaro efektiviĝis tio, pri kio delonge revis elstaruloj – provoj unuigi la homaron. Integro malsukcesis far’ Oktaviano (Aŭgusto) dum la epoko de la Romia imperio, kaj Napoleono I en komenco de la XIX jc. Vere, en moderna Eŭropo ĝi efektiviĝas tute aliel. Eŭropo enkadre de Eŭropa Unio troviĝas antaŭ sia decidplena paŝo direkten al la tuta kaj ĉiuflanka integro. La 19-an de septembro 1946 en Zürich universitato Winston Churchill parolis pri kreo de «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo», kio resonis pleje inter ĉiuj aliaj alvokoj por unuiĝo. Ĉu eblis tiam antaŭvidi, ke post kelkaj jardekoj la Komunumo de la ses ŝtatoj-membroj en ĝia originala stato pligrandiĝos ĝis la 25-membra, kelkaj el kiuj antaŭe eĉ konsistigis iaman «Komunistan blokon»; ke konstruado de interna merkato estos finita; ke cirkulos komuna valuto; ke Eŭropuniaj civitanoj havos voĉrajton por elekti siajn reprezentantojn; ke aperos posteno de Unia Ministro pri eksterlandaj aferoj; ke la ŝtatestroj decidos pri la komuna Konstitucio; ke en tiu ŝtatsimila internacia integra unuiĝo estos deklarita egaleco de 20 oficialaj lingvoj...
Integraj procezoj enkaptas pli kaj pli da sferoj de nia vivo, kaj supera edukado ne restis flanke. En 1999 ministroj de ŝtatoj-membroj de Eŭropa Unio subskribis Bolonjan deklaron, kiu fariĝis ŝlosila dokumento en la evoluo de eŭropa supera edukado. Ankaŭ aliaj landoj estis invititaj aliĝi al la deklaro. Starigitaj en la deklaro taskoj estas: la kreo de eŭropa spaco por supera edukado cele plibonigi dungon kaj mobilecon de civitanoj, samkiel pliigi internacian konkurkapablon kaj allogecon de eŭropa supera edukado por studentoj el diversaj mondregionoj. Samtempe estas akcentata sekvo al la principoj de aŭtonomeco, kultura, lingva kaj eduka diverseco por eviti standartigon.
Ni akcentu la problemojn, kun kiuj ni kunpuŝiĝas en tiu situacio.
Unue, tio estas trovo de rimedoj por pliefika scienca kunlaborado inter sciencistoj de la mondo. Sciencistoj, ne posedantaj la «agnoskitan internacian» anglan lingvon, ne povas esti plene informitaj kaj efike kontakti kun aliaj sciencistoj de la mondo en la kondiĉoj de foresto de facila kaj samgrade efika – kompare kun la naciaj – lingvo de internacia komunikado. Nur malgrandega parto da tiuj, kiuj tamen posedas ĝin, povas egallibere kun la portantoj de la lingvo esti partoprenanto de internacia komunikado.
Due, konservo de lingva kaj kultura diverseco de la mondo konsiderante fundamentajn homrajtojn inkluzive lingvajn rajtojn kaj garantiojn de lingva nediskriminacio. Nuntempe nin minacas malapero de lingva diverseco – ne tiom antaŭlonge homaro havis ĉirkaŭ 16000 lingvojn. Nun ni havas iom pli ol 6000, surlime de malapero troviĝas laŭ diversaj pritaksoj de 500 ĝis 3000, kaj laŭprognoze dum proksimaj jardekoj restos nur ĉirkaŭ 600 lingvoj. Perdo de lingva diverseco rezultigos postsekvojn ne nur en lingva medio kaj socio entute, sed ankaŭ en la akademia komunumo. Kune kun lingvoj malaperas naciaj kulturoj. Mortantaj lingvoj donas ŝancon vivi por la restantaj, el kiuj nur kelkaj bazaj lingvoj povas pretendi je ĉefaj roloj.
Bedaŭrinde, la historio atestas, ke «venkoj» de naciaj lingvoj en lukto je rajto nomiĝi internacia estas provizoraj. Diverstempe lingvoj de internacia komunikado estis la latina, greka, franca, hispana, rusa... Eĉ pli domaĝe, naciajn lingvojn rolantajn kiel internaciaj minacas plisimpliĝo kaj disfalo je multaj dialektoj. The English Company U.K. prognozis nombron de parolantoj en plej parolataj lingvoj. Estas paradokse, tamen la rolo de la angla lingvo malkreskas. Ekzemple, al la jaro 2050 parolantoj de la ĉina nombros 1 384 milionojn, de la ĥindia kaj urdua – 556 milionojn, de la angla – 508 milionojn, de la hispana – 486 milionojn, de la araba – 482 milionojn.
Laŭ la Artikolo 2 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj «ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen ajna diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio...». En la nuna monda lingva situacio preferon havas unu nacia lingvo, kio estas rompo de internaciaj lingvaj homrajtoj. Evidente, ke homrajtoj ne povas esti kompletaj kaj integraj sen konsidero de lingvaj rajtoj, kiuj estas esencaj por komunikado sur la principoj de demokratio kaj lingva egaleco.
Konsiderante tion, solvon povus porti disponigo al lingvoj egalajn ŝancojn surbaze de demokratiaj principoj, kiel, ekzemple, tio estis deklarita en la modelo de Eŭropa Unio. Tamen ŝtatoj-membroj kreskas nombre, kaj sekve, kreskas ankaŭ la nombro de oficialaj lingvoj. En tiu situacio estas pli kaj pli malfacile balanci kaj sekvi deklaritan egalrajtecon: ekonomikaj elspezoj por tradukoj konsumas pli kaj pli grandan parton de Eŭropunia buĝeto.
Trie, plimobiliĝo de studentoj en la eŭropa spaco de supera edukado, ankaŭ per uzo de neŭtrala helpa internacia lingvo en tiu spaco.
Kvare, trovo de neŭtrala helpilo de internacia komunikado, kiu ne postulus troajn ekonomikajn, tempajn, psikofizikajn elspezojn por ĝia lernado, sed kiu estus viva lingvo, uzata en ĉiuj sferoj de homagado.
Konsiderante ĉion supre diritan, evidentas, ke delonga homara revo pri unu komuna lingvo ne povas trovi realiĝon en uzo de kiu ajn nacia lingvo. Tamen jam ekzistas neŭtrala lingvo. El pli ol 3000 projektoj da artefaritaj lingvoj, iam kreitaj de elstaraj homaranoj, kiel ekzemple Descartes, Lejbnico, Spinozo, Einstein k.a., vivkapabla evidentiĝis nur unu. Ĝi estas «neniesa» kaj neartefarita en la senco, ke ĝi estas kompilita surbaze de vivantaj naciaj lingvoj. Dum 118 jaroj helpa neŭtrala internacia lingvo Esperanto fariĝis reala komunikilo en ĉiuj sferoj de homagado, en ĝin estis tradukitaj preskaŭ ĉiuj klasikaĵoj, en ĝi estas publikata originala belarta, scienca kaj alia literaturo, okazas tutmondaj kongresoj sen eĉ unu tradukisto, ĝi estas 10-15-foje plifacila ol nacia lingvo – L.N. Tolstoj du horojn post konatiĝo kun la gramatiko de Esperanto libere legis kaj komprenis la legaĵon. Pri ĝia facileco atestas ankaŭ jena fakto: studentoj de Eŭropa Jura Universitato ellernas ĝin dum sep labortagoj. Pli ol 20 jarojn ĝi estas aktive uzata kiel ĉefa labora lingvo el la kvin oficialaj en la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Ankoraŭ du aliaj internaciaj akademioj sukcese dum jardekoj funkcias en tiu lingvo. Helpe de ĝi okazas interkorespondado, defendo de disertaĵoj, lekciado, verkado de sciencaj kaj beletraj libroj...
Nuntempe universitatnivela instruado de Esperanto okazas en 69 universitatoj en 24 landoj (Pirlot, 2004).
Tiu modelo pruvis sian vivkapablon kaj povas trovi sukcesan aplikon en tuthomaraj skaloj.
Dum ekstisto de Esperanto por ĝia subteno aperis kelkaj rezolucioj. Ekzemple, Rezolucio de Unesko, akceptita en Montevideo en 1954, notis «la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo», rekonis, «ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko», kaj rekomendis instruadon de Esperanto en lernejoj kaj superlernejoj. Rezolucio de Unesko, akceptita en Sofio en 1985 al la 100-jara jubileo de Esperanto, notis ĝian «konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj». La Rezolucio rekonis ankaŭ «la grandajn eblojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj» kaj rekomendis la enkondukon de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en lernejoj kaj institucioj de supera edukado en la ŝtatoj-membroj, samkiel utiligi Esperanton en la internaciaj neregistaraj organizaĵoj «kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko». Similajn konsiderojn kaj proponojn havas ankaŭ Rezolucio de Monda Federacio de UN-Asocioj (1979), Rekomendoj de Seula Internacia NRO-Konferenco (1999), Rezolucio de la Mondfederista Movado (2002), Rekomendoj de la Azia Civilsocia Forumo (2002) kaj kelkaj aliaj. La indikitaj rezolucioj konsideris ankaŭ propedeŭtikan valoron de Esperanto kiam instruata antaŭ studo de naciaj lingvoj, ĉar tio signife malgrandigas ekonomikajn, tempajn kaj psikofizikajn elspezojn, formigas krean lingvopensadon de studentoj.
Fine mi rimarkigu, ke dum la nuntempa danĝera akriĝo de religiaj, etnaj kaj lingvaj konfliktoj la indikitajn problemojn ne endas prisilenti. Venko de tendencoj por drasta malmultiĝo de lingvoj, plenumo de lingvaj homrajtoj, lingva nediskriminacio, kaj plivastigo de la neŭtrala ilo por internacia komunikado cele realigi la supre indikitajn taskojn estas unu el la plej gravaj celoj de lingva politiko por tiu unuiĝonta homaro, pri kiu eblas revi, kaj kiu ni, probable, fariĝos en baldaŭa estonto.
** Elpaŝo prezentita dum Internacia konferenco «EuroEducation 2005» la 18-19-an de aprilo 2005 en Oksford Brookes Universitato (Britio). En Esperanto publikigita en revuo "Scienco kaj Kulturo", N 2(58)2005.
| 125130, Ìîñêâà, 6-é Íîâîïîäìîñêîâíûé ïåð., ä. 6. Òåë. (495) 925-88-06, (499) 767-08-31 |
©
ÅÓÏ Justo, 2002-2005
webmaster:
admin@ejusto.ru