|
Рецензии на журнал "Scienco
kaj Kulturo"
Recenzoj de la revuo "Scienco
kaj Kulturo"
Kolker
Boris. Fascina gazeto // Monato. Marto
2000.
Boris Kolker
Fascina gazeto
Mi ricevis
por recenzo dujaran kolekton de la revuo "Scienco
kaj kulturo" kaj dum kelkaj vesperoj legis ĝin,
flankenlasinte la aliajn okupojn. La eldonanto de tiu dumonata revuo
estas Eŭropa Jura Universitato JUSTO en
Moskvo (rektoro Gennadij Ŝilo, multjara
aktiva esperantisto). Ĉefredaktoras
Vladimir Samodaj, profesia ĵurnalisto,
iama redaktoro de "Moskvaj novaĵoj",
kunfondinto de la legendeca SEJM (Sovetia Esperantista Junulara
Movado), la unua prezidanto de la renovigita ASE (Asocio de Sovetiaj
Esperantistoj) ... kaj la unua persono, kun kiu mi konversaciis en
Esperanto antaŭ kvardeko da jaroj.
La enhavo de
la revuo estas tre varia. Unuavice, oni trovas tie nelongajn,
popularstilajn kaj facile legeblajn materialojn pri plej diversaj
temoj: historio, sociologio, mikrobiologio, ekonomio, medicino,
gerontologio, psikologio... - pri ĉio
imagebla. Iuj artikoloj estas originalaj. Sed plimulto estas el la
plumo de elstaraj fakuloj en tre bona Esperanta traduko.
Ĉiuj estas interesaj kaj kelkaj eĉ
frape interesaj.
Ŝajnas,
ke la vorto "Kulturo" en la nomo de la
revuo rilatas ĉefe al la Esperanta kulturo.
Ĉiu numero enhavas 20 paĝojn
de beletro de Mikaelo Giŝpling, Mikaelo
Bronŝtejn, Grigorij Arosjev, Ivan Naumov,
Valentin Melnikov, Nikolao Gudskov, Klara Ilutoviĉ,
Solomon Vysokovskij kaj aliaj maturaj aŭtoroj.
Enestas ankaŭ beletraĵoj
tradukitaj el la rusa.
Alia direkto
de la revuo estas historio de Esperanto (ekzemple, brilaj artikoloj
pri Konstantin Gusev kaj Nikolaj Incertov), meditoj pri nunaj
movadaj problemoj, priskribo de aranĝoj de
esperantistoj (speciale, sciencaj konferencoj kaj artfestivaloj),
librorecenzoj. Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio dum la lastaj
40 jaroj kreis multajn originalajn tradiciojn, aplikeblajn (kaj
aplikatajn!) ankaŭ eksterlande: do ankaŭ
el tiu vidpunkto la revuo estas leginda.
Mi substreku
la tre plaĉan aspekton de la revuo, kun
glaceaj koloraj kovriloj, profesian enpaĝigon
kaj ilustradon. Inter multaj fotoj (precipe
el la vivo de esperantistoj) min speciale fascinis du: sur la
unua estas Miĥail
Gorbaĉov (membro de AIS!) kun grupo de
esperantistoj; sur la dua (farita antaŭ
pli ol 60 jaroj) aro da famuloj: usona kantisto Paul Robson,
sovetiaj poetoj Miĥail Svetlov kaj
Lev Kassil, sovetiaj esperantistoj Ernest
Drezen kaj Nikolaj Incertov.
La ĉefredaktoro
tre zorgas pri la lingvaĵo de la revuo,
kiu estas preskaŭ modela.
La revuo "Scienco
kaj kulturo" estas abonebla ĉe la
Libroservo de REU.
"Scienco kaj kulturo".
Dumonata esperantlingva revuo.
Respondeca redaktoro Vladimir Samodaj. Ilustrita, kun koloraj fotoj
sur glaceaj kovriloj. Eld. Eŭropa
Jura Universitato JUSTO (EJU), Moskvo. 48
paĝoj en numero.
"Monato", marto 2000
вверх / supren
|